Soneto pri la gazetetoj
en Pariz' Berlino Vieno
oni redaktas gazetetojn
strangiĝas kaj ludas ruletojn
lingvaĉoj kiel de azeno

tumult' ĉiuloke kverelas
pruduloj kontraŭ bigotuloj
koteri' kontraŭ masonuloj
kaj ĉiuj komplete malcelas

ie ajn mi estis en mondo
mi aŭdis sekrete "tralegu"
moviĝis klaĉanta fi-rondo

aroganta patriotismo
sub iu standardo - hontegu
ne gravas kiu atavismo
Zuriko, la 8an de februaro 1995