Soneto pri nacifobio
mi aŭdis en nobela domo
"rus-pola imperialismo"
kial la stranga fatalismo
ĉar kun ukraina sindromo

banduris majstro en kapelo
frazo pri imperialisto
devenis de iu faŝisto
foriris mi tuj al barelo

demandis min iu pri l' nomo
li vidis la foton en libro
sed pensis inverse la homo

sovaĝaj kampoj dividitaj
sur flago blu-flava kun vibro
ekruĝis makuloj ŝmiritaj
Zuriko, la 9an de februaro 1995