Soneto pri l' morto de l' Patro
li ĝis fin' memoris pri Eva
konsilis al ŝi edzon riĉan
kaj donis ekzemplon feliĉan
kantante fariĝis li reva

skelete magriĝis figuro
funkciis nur kapo kun cerbo
esperis laŭ pola proverbo
ke savos lin forta naturo

por ĉiu porci' de morfino
post maldolorigo savanta
li dankis al kara filino

ne estas pli ŝoka travivo
ol homo kancere mortanta
okazo sen alternativo
Zuriko, la 16an de marto 1995