Soneto pri la ministrino
kun tute diversaj paneoj
vekiĝas la samaj kortuŝoj
eĉ krome aliaj jam buŝoj
esprimas la zorgojn pri neoj

majstrino sidiĝis kokine
sur nesto de l' rega kulturo
sed tiel nomata strukturo
per pigoj ŝin gardis obstine

ĉefino de l' fama fondaĵo
ne estis konstante humila
kaj revo fariĝis acida

regado ne kiel frandaĵo
sed kiel bezono utila
estiĝis fetore avida
Zuriko, la 22an de marto 1995