Soneto pri artaj heredoj
diversspece oni provokas
individue en artsenco
grupe agadi en scienco
kontinueco ĝin elvokas

mi ne povas verki inspiron
trovi en perdita memoro
penso ekestas sen amoro
humilo certe trovas liron

kiam do mortas sciencisto
lernantoj scias pri heredo
neniu anstataŭ artisto

post Koperniko - Hermaszewski
Matejko en dia posedo
post Kochanowski - Przybyszewski
Zuriko, la 23an de marto 1995