Soneto pri svisa sistemo
svisoj simplan sistemon konas
la fonto de lukso laboro
imiti - ne deva faktoro
ĉar mono feliĉon ne donas

laboras peze sed kun kapo
pro tio tre multe elspezas
kaj tiuj kiuj nur submezas
aplikas tarifon kun rapo

reformo akiras akcepton
post multeaspekta pripenso
ĉar ŝanĝo bezonas recepton

pri ĉio decidas nacio
aldone aprobon al senso
depende de situacio
Zuriko, la 24an de marto 1995