Soneto - survoje al puno
ĉar io min pikis survoje
mi haltis tuj aŭtomobile
ŝin prenis kaj helpis utile
eĉ oni timigis min boje

ricevis mi de ŝi karteton
sur kiu estis unu frazo
certigo - nenia emfazo
desegn' - patrin' nutras fileton

l' afero nun maltrankviliĝas
nenion mi scias pri l' temo
eble ĝi tute banaliĝas

al miaj amikinoj diris
mi pri l' kondamnita problemo
sed ili la sencon konspiris
Zuriko, la 27an de marto 1995