Soneto pri fuŝtransakcioj
antaŭ ol Ĉifono foriris
blok-leteron ricevis ĉefo
de banko en Vilno - sen refo
krediton dum ŝtormo disŝiris

krom volo ne estis mi dura
bank-ĉefo traŝovis limdatojn
blokado donis tempo-batojn
afero fariĝis obskura

telefon-kostoj faksoj naŭzoj
mi vokis - li jam ne laboris
komisar' ruzaĉis dum paŭzoj

tre longe okazis nenio
nur la advokato furoris
riĉiĝos vi en Litovio
Zuriko, la 11an de aprilo 1995