Soneto pri Portugalio
en Belem tre multaj soldatoj
portis sur pafiloj diantojn
kuraĝo kreis batalantojn
surstrate ardiĝis debatoj

ofero tamen malgrandiĝis
preĝejo de Sankta Maria
pleniĝis je nupto varia
mizero larĝe disvastiĝis

rivere Granda Naviganto
festis iomete ŝokita
ĉiu estis tiam ludanto

pordegojn de urbo Lisbono
rigardis Kristo altigita
ĉiuj kantis laŭ l' sama tono
Zuriko, la 25an de aprilo 1995