Soneto apud Valpurgio
mi provis halti aŭtomate
Valpurgio sur balailo
memorigis min pri humilo
brems' ne helpis ĉar estis glate

post dek jaroj fin' de aprilo
en Ĵuraso kun sorĉistino
krokusoj narcisoj kaj vino
aŭguro kun plena utilo

pikniko - fromaĝa sandviĉo
en iu kabano montara
more sen bombasto kaj riĉo

desegnis mi tiam ĉevalon
pegaza medio nubara
spegulis artistan mentalon
Zuriko, la 30an de aprilo 1995