Soneto pri Hermann Ebeling
renkontis mi lin en jaĥt-klubo
l' plej nobla en urbo Berlino
babilis ni ofte ĉe vino
pri vivo severa en subo

li havis malnovan lignaĵon
antaŭen ĝi plugis dumaste
ŝipestroj navigis bombaste
aktoro sugestis artaĵon

dum festoj li portis nur jakojn
(tenante distancon al blufo)
aliajn smokingojn kaj frakojn

kaj kiam li legis poemojn
kateno ŝanĝiĝis je hufo
kortuŝo instigis korp-tremojn
Zuriko, la 6an de aprilo 1995