Soneto pri ento konscia
kiom multe da fremdaj kontoj
ekzistas en la svisaj bankoj
ho Dio - mi provis sen dankoj
ke estas krimulaj mon-fontoj

se mono revenus al landoj
en kiuj nun regas mizero
ŝtelume gluas senespero
tuj homoj ekridus sur randoj

se tiu kapitalo tie
farus ĉiutagajn valorojn
friponoj humiliĝus ĉie

bedaŭre - konscio tre ŝuldas
ekzisto de Marks lasis plorojn
proletoj obee nur muldas
Zuriko, la 16an de majo 1995