Soneto pri pezaj rilatoj
infanoj suferas sename
pekantoj la temon esploras
se roma lupino ne ploras
do kial blasfemi tutsame

ni vidas ke ofte infano
restadas pli besto ol homo
elĵetas gepatrojn el domo
se ili admonas pri pano

jam ĉe romianoj tre kona
"do, ut des" fariĝu omaĝo
okazos nenio malbona

ni flegis ĝis nun agnoskitajn
sed mankas civila kuraĝo
por gardi hazarde naskitajn
Zuriko, la 30an de majo 1995