Soneto je ŝtonparadizo
jes ĉio ĉi tie el ŝtono
tegmentoj kaj muroj kaj plankoj
kaj sojloj kaj tabloj kaj ŝrankoj
kaj vojoj kaj ponto kaj fono

kaj ĉio teksita per floroj
ĉielen alloga preĝejo
kaj pace dormanta tombejo
ridetoj miksitaj kun ploroj

ĉar ŝtono signifas potencon
grandegan senliman eblecon
sed ankaŭ deprim-dekadencon

en tiu ĉi ŝton-paradizo
almozo ornamas riĉecon
ekestas socia surprizo
Zuriko, la 6an de majo 1995