Soneto kun militaverto
jen estas la oka de majo
post l' tria kaj post la unua
demandoj ĉu trista ĉu ĝua
ĉu nova divido de fajo

de kiu devenas la voĉoj
al kiu nun frapas moderno
denove germanoj en kerno
venkintoj sen etaj riproĉoj

anstataŭ ministro konsulo
ministro sed ne prezidento
famulo nun estas stultulo

ripostas nur iu mokulo
prudento prudento prudento
li estas modesta mortulo
Zuriko, la 8an de majo 1995