Soneto pri pastraj hezitoj
trifoje li tute emfaze
aplaŭdis pri la generalo
tuj poste ŝanĝiĝis moralo
dementis li ĉion ekstaze

neniu grandaĝa ja ŝanĝas
de tago al tag' opinion
ĉu amon aŭ ĉu ironion
la majstro poeme aranĝas

se estis li eĉ devigita
vundigis li sian animon
pro tio restadas pentita

li certe forgesis momente
al kiu li ŝuldas estimon
absolvu vin mem sakramente
Zuriko, la 1an de junio 1995