Soneto pri sapkomercistoj
se oni aĉetas sen groŝo
aŭ vendas "sapientium" sen havo
la kapo troviĝas sub glavo
kaj truo fendiĝas en poŝo

renkontis malsat-mizeruloj
sur placo ĉe l' bunta kolono
friponojn kaj pri miliono
debatis naivaj stultuloj

perdiĝis li inter bariloj
kaj hejme atendis lin vane
edzino kaj tristaj gefiloj

"sapientium" ja estas pilolo
por fari la saĝon ĉampane
komerco fariĝis petolo
Zuriko, la 28an de junio 1995