Soneto pri foto obskura
gazeto - sur l' fot' bolŝeviko
aspektas timige terure
sed des pli danĝeras obskure
l' aŭtoro de tiu kroniko

li pensas ke estas pli ŝika
ke naskis lin alia tero
en cerbo fariĝis kratero
kaj grumblas pensaĉo brasika

ĝis kiam li estas en grupo
lin kreas ideologio
sufiĉas nur pano kaj supo

nur de individualismo
(kontraŭ ĉiu patologio)
disvolviĝas aventurismo
Zuriko, la 9an de junio 1995