Soneto por la amikinoj
juĝita al mort' per aprezo
fraŭlino je sort' katenita
konfesis al kruc' mortigita
min benas son' de marseljezo

finiĝis jam revolucio
sed sango ŝanĝiĝas en vino
vi sciu batal-amantino
mond' vivas de mem-polucio

mi ŝatis tre francajn poemojn
romanojn kaj buntajn eseojn
sed vivo forpelis la temojn

kuraĝaj virinoj sen ĝeno
sincere proklamis ideojn
sed mankas al mi la kompreno
Zuriko, la 14an de julio 1995