Soneto je la manifesto
per tiu Juli-Manifesto
sen interpunkcio skribita
servut' ne plu estis mokita
por mastroj alvenis tempesto

problemo por analfabeto
li devis tuj skribi kaj legi
kaj eĉ pri marksismo prelegi
laŭ gvido de l' frato soveto

ekestis soci-egaleco
kaj tute amasa klereco
sed ankaŭ revers-mizereco

ĝis nun daŭras tiu esploro
sur bazo de l' venka poveco
leporo ne estu sinjoro
Mergoscia, la 22an de julio 1995