Soneto memore pri Fijka
ŝatante poemojn pri maro
trovante navig-argumentojn
li fotis tombej-monumentojn
kaj ŝtonojn de l' Granda Altaro

ekestis komuna artaĵo
de la magistrino Zuzanna
al la magistrino Joanna
trairis plezura spritaĵo

li skribis pri l' bardo subvela
navigu al lumo lanterna
kun versoj de l' kanto ĉiela

denove la sama tombejo
lin prenis por sonĝo eterna
en blua senlim-navigejo
Mergoscia, la 25an de julio 1995