Soneto pri sortaj disrevoj
ekzistas la lando fiera
en kiu la ŝtat-civitanoj
ekpensis pri siaj organoj
alie kun sonĝo libera

ne volas ni blankan ĉevalon
nek iun blazonon kun kruco
sed stelan spik-kronon sur unco
kaj iam ni venkos rivalon

diversaj ja estas sopiroj
aliaj eĉ viv-manieroj
ekstreme diversaj satiroj

perforte nenio feliĉas
ne revu pri artaj veteroj
la sorto jam plene sufiĉas
Mergoscia, la 27an de julio 1995