Soneto pri fuŝa rostado
ĉi tion hazarde mi faris
dufoje dum la tuta vivo
feliĉe sur tiu deklivo
nur birdoj ekziston deklaris

mi skribas ne por la utilo
ĉe novriĉaj homoj rostado
nomiĝas nun nepre "grill"-ado
postgrilo devenas de stilo

sopiro por "grill"o - nek svarme
nek sole eĉ nek dum malsato
mi ĵuras pri tio l' plej varme

Barbara la kaŭzon frivolis
"La Tempo" bruliĝis kun fato
kaj "La Respubliko" ne volis
Mergoscia, la 29an de julio 1995