Soneto pri kongruaj datoj
katastrofo en Gibraltaro
kaj fakte nenio okazis
ĉar plane pri tio emfazis
kruelo de plumpa koŝmaro

nun festas potenca Usono
koncerte tramarŝe bankede
kaj ankaŭ bombaste kaj tede
libero certiĝas en kono

memstara kaj ĉio turniĝas
sed tamen jam monstras pafado
sanktuloj neniam pafiĝas

strangiĝas aferoj en verdo
(verŝajne pro veter-ardado)
nur gajno grandiĝas ne perdo
Zuriko, la 4an de julio 1995