Soneto pri Vistul-Miraklo
tragika sistem' komunismo
homaron perfid-ruinigis
sed tamen ideo dis-igis
malbonon de kapitalismo

kaj kio okazus se tiam
Vistula Miraklo ne estus
verŝajne jam mondo ne restus
aŭ kreskus koŝmaro por ĉiam

sur ŝildo de nia ekzisto
dormetas pafita soldato
kliniĝu malmola konscio

pri paca eterna rezisto
honore al la nekonato
ni paktu por rezolucio
Zuriko, la 15an de aŭgusto 1995