Soneto pri farto de arto
kandelon meĉas mizeruloj
bohemo vakumas du tratojn
ruzuloj eknodis kravatojn
en rubo fosas maniuloj

efekto dependas de farto
pli gravas certe kritikisto
ol iu ajn stranga verkisto
artisto - ofero de arto

naivo ne zorgas pri mono
tiu fam' kiu havas oron
alia rilato al bono

elekti solide la celojn
salajre subteni laboron
aŭ riĉe ornami kastelojn
Zuriko, la 22an de aŭgusto 1995