Soneto pri enua formo
denove postmodern-manio
teatro nomiĝas "Fatala"
spektaklo okazis banala
efekto trudita per krio

recenzoj eĉ estosapogaj
ĉar modo krianta jam daŭras
pro tio mi ege bedaŭras
sen poezi' ideologaj

Viktoro mi devas oscedi
ĉar venis nun tempo por nigro
trankvilo min volas posedi

dudek du sep tempo foriras
spektantojn timigas ja tigro
kaj nazojn fetoro akiras
Zuriko, la 29an de aŭgusto 1995