Soneto pri solidareco
sopire je dign-libereco
oni venkis kun pietismo
komunismon per komunismo
signifas per solidareco

post unu jar' mondo forgesis
de kiuj venis liberigo
aperis denove troigo
la nacisaĝo malprogresis

nun monposedant' estas grava
naiv' kredas demokration
nur "kiu grava tiu prava"

kaj tial je stato en domo
havante pli bonan konscion
vi helpu al vi mem la homo
Zuriko, la 31an de aŭgusto 1995