Soneto pri klostra koncerto
Einsiedeln - benefic-koncerto
por biblioteko - la ĥoro
helveta fariĝis sponsoro
kolektiĝis plena koverto

Damaskinos - metropolito
ortodoksa la monon benis
abato Georgo ĝin prenis
laŭ plen-ekumena kvalito

Sergej Raĥmaninov - liturgio
de Sankta Johano en l' rusa
kun orgena variacio

en klostra preĝejo belsonas
kristana kantado fokusa
pri alta ideo admonas
Einsiedeln, la 18an de septembro 1995