Soneto pri tag-incidentoj
foriris mi en nigran nokton
teatron okupis tumulto
reĝisor' ĝojis pri rezulto
kriante "savu vian vokton"

matene mi aŭdis pafadon
polican al manifestantoj
troviĝis mi ĉe ignorantoj
vidante teruran ĉasadon

blokisto kun kuiristino
sur du placoj vigle dancadis
(bank-turo kaj ruĝa uzino)

vitrinoj rabitaj profunde
perforte du aŭtoj flamadis
gulaŝo kun mango sengrunde
Zuriko, la 23an de septembro 1995