Soneto pri sorto de Norwid
ekestis li arda kaj surda
en malliberejo berlina
de lia vizaĝo patina
radiis malpovo absurda

simpleco miksiĝis kun amo
kaj tiel prijuĝis Temido
ke pola poeto Norvido
fariĝis Sanktulo de Dramo

dumvive li ofte komputis
se iam alvenis bonfarto
la sorto lin tuj persekutis

la verko nun restas fortuna
feliĉe saviĝis la arto
li dormas en tombo komuna
Zuriko, la 24an de septembro 1995