Soneto je svisa sistemo
Svisio havas nur sep regajn
federaciajn konsilantojn
svisoj faris elektajn bantojn
borsoj notis perdojn multegajn

bombaste kaj demokratie
rezignis unu konsilanto
spirita financ-prizorganto
socialisme simpatie

sekvantoj havis bonan formon
formulo sorĉa kun furoro
flegis kultur-politik-normon

krom Moritz Leuenberger venkis
por ĉiuj svisoj granda gloro
neniu enpremiĝe pekis
Zuriko, la 27an de septembro 1995