Soneto pri psika malforto
mi volas konfesi kuraĝe
ke perdis mi ritman persiston
kaj frazoj disgluas konsiston
futuro aspektas damaĝe

mi devas malforton trabati
forgesi pri laca subito
ne pensi laŭ tima hezito
sed urĝe malstreĉon konstati

ĉu trovos mi tuj paciencon
ĉu sendos anĝelo inspiron
ĉu aŭdos mi la konsciencon

nun oni restaŭras la domon
bruego detruas aspiron
silento forpelos fantomon
Zuriko, la 9an de septembro 1995