Soneto pri du parizanoj
bravega krom tio li ploris
skribadis tre ofte pentradis
al postmodernismo paradis
neniam per amo odoris

mezuris ĉiam malgrandpaŝe
areon de l' putra ŝimaĵo
neniam per nova rimaĵo
delogis hidulinon kaŝe

forpasis tre multaj pez-jaroj
la mond' ilin ambaŭ aĝigis
sed ili ne ŝanĝis la mondon

ofero velkis ĉe l' altaroj
nur Dio la zorgojn gravigis
krom ili mokis dian fondon
Zuriko, la 12an de januaro 1995