Soneto por malrimemuloj
ofte mi reuzados rimojn
kiuj kongruos kun la libro
ekzemple fingro nigro fibro
aŭ ankaŭ mi priskribos krimojn

eble mi iun nervozigos
certe poeton de peano
subredaktoron el ekrano
sed kritikistojn mi prozigos

vivmonumentojn speciale
skribos mi strofon en l' latina
kaj en aliaj lingvoj male

plej gravan lingvoscienciston
"ne volas mi sed devas"... fina
temp' - fripon-mentalan ludiston
Zuriko, la 13an de januaro 1995