Soneto pri ĥoĥoldancado
"ĥoĥolo" - pol-specialaĵo
mi uzas tre ofte la vorton
ĉar ĝi determinas pol-sorton
"pajlo-pupo" - jen tradukaĵo

eksonis ĥoĥol-polonezo
neniu pretendas ĝin danci
ĥoĥoloj nun volas balanci
sed ili ne zorgas pri pezo

edziĝfesto - nur bagatelo
ĉar pasis jam liberigado
kaj plaĉas al ni karuselo

spirito de l' majstro - frivolo
okazas ĥoĥola ĝermado
li semis - rikoltas popolo
Zuriko, la 15an de januaro 1995