Soneto pri la novriĉulo
de kie prenis l' kamarado
la monon - de socialismo
li kontraŭ imperialismo
batalis - nun daŭras fumado

li fondis kelkajn entreprenojn
komercas oron briliantojn
lantanidojn kaj... silentantojn
kiuj ne rajtas fari ĝenojn

kaj eble princo heredaĵon
ricevis de l' praava reĝo
aŭ iun sorĉan trezoraĵon

pagis la imposton solide
por senakcidenta rulseĝo
ĉu li... ŝtelis ĉion perfide
Zuriko, la 22an de januaro 1995