Soneto je atingeblecoj
ŝanĝiĝis ĉio en la mondo
notoj gradecoj opinioj
ligoj deviadoj flosiloj
politik' perdiĝis en sondo

episkop' latinamerika
estas certe pli maldekstrulo
ol iu pola naivulo
kiu pozas laŭ norm' fortika

el ŝuoj elstaras eĉ pajlo
sed tamen li estas dekstrulo
feliĉa novburĝa kanajlo

primitiva liberal-virto
ne kreos saĝon frenezulo
ne verdigos la teron mirto
Zuriko, la 31an de januaro 1995