Soneto pri Stefan Żeromski
kapelon mi vidis ĉe l' vojo
la nomon skribitan sur muro
ĉu sciis li ke la futuro
multurbe ĝin skribos kun ĝojo

li estis bibliotekisto
en Pola Muzeo - trankvilo
veturu hom' al Rapersvilo
vi sentos vin tuj vic-verkisto

li volis skui konsciencon
kverele lin aŭdis popolo
kaj krome alian frekvencon

nur antaŭprintempe denove
somero cindriĝas sen volo
naci' ebriiĝas senpove
Zuriko, la 14an de oktobro 1995