Soneto je papoelekto
memoras mi voĉon patrinan
ke papo de nun estas polo
tuj poste graviĝis la rolo
por ŝanĝi sistemon obstinan

por slavoj por pola nacio
li restos eterne unua
la Grand-Pilgrimanto kongrua
al paŝoj de la historio

se estas ankoraŭ grandeco
en mondo milite vundita
tutcerte Lia Papa Moŝto

eĉ se ne famiĝas sankteco
de aŭtoritat' akceptita
por ĉiuj alvenas la poŝto
Zuriko, la 16an de oktobro 1995