Soneto kun velmetaforo
ne ĉiam okazas amuzaj
de ŝantoj prenitaj bonfartoj
ĉe "ses" vento hurlas sur vantoj
ŝaŭmegas ondegoj ĵaluzaj

por ŝtorm' ne ekzistas certaĵo
la jaĥto de Heath perde dronis
nin Angla Kanalo ne konis
tra Vask-Golfo daŭris fortaĵo

pli bone sur la oceano
ol sur la mallarĝa kanalo
manovri dum fulm-uragano

atente observu je l' bramo
ĉar povas alveni fatalo
la saĝa spertulo post dramo
Zuriko, la 19an de oktobro 1995