Soneto pri du medaldorsoj
la ankro kaj kruco rubande
ĉi tio jam restos eterne
la insurekcio moderne
tre feste en kadro bel-rande

survoje al sankta memoro
gravegas militaj meritoj
kaj pri la merit' ĉe ŝulditoj
nun zorgas parencoj en ploro

heroo li estis ses jarojn
kelkdekajn ĝis morto - tirano
do skribu en la nekrologo

fiere trabatis li barojn
ne zorgis pri propra infano
drinkegis por la patologo
Zuriko, la 2an de oktobro 1995