Soneto pri la Goethe-benko
abundiĝis vinber-rikolto
oriĝis aŭtunfolioloj
odoris sune vingrapoloj
mi vagis kiel brava skolto

trinkis akvon ĉe l' "Goethe-benko"
observis velojn sur la lago
spirito ĝojis pro bel-tago
pejzaĝon atakis kun venko

ĉe l' bordo fromaĝo kaj vino
regula frapado de ondoj
en knajpo jam nur "kapuĉino"

"atendu trinkon de jarmilo”
reklamis guston vinaj rondoj
en vilaĝ' de l' flora trankvilo
Stäfa, la 21an de oktobro 1995