Soneto pri malpezaj versoj
„poeto devas sin turmenti 
por aliaj ne estu lacaj” 
de Tuwim la vortoj surfacaj 
inkube komencis lamenti 

mi ne subtenas tiun frazon 
ĉar mi neniam turmentiĝas 
la poezio ne laciĝas 
sed vorte provokas emfazon 

eĉ strofoj tute amatoraj 
enhavas kongruan noblecon 
kaj pro tio estas valoraj 

malpezo estas ĝusta normo 
kiu komprene donas specon 
pri kiu decidas jam formo
Zuriko, la 24an de oktobro 1995