Soneto kiel invitilo
invitas VIN mi malfermkore
por montri la libron skribitan
sed ankoraŭ ne eldonitan
viziton mi prenos honore

l' poem' konsistas el sonetoj
sepcent tridek du - porimage
laŭ kalendaro po du-tage
sen faciligoj kaj sekretoj

l' komenco - Silvestr' - Venecio
kaj de julio ĝis novembro
preskaŭ ĉio en Helvetio

l' dekunuan... pola eldono
BARĈADO okazos kun tembro
Stüssihofstatt... tuj ĉe kolono
Zuriko, la 27an de oktobro 1995