Soneto pri germana sango
restadis mi en Germanio
havante multegajn amikojn
komune ni faris piknikojn
kun ofte ŝanĝema manio

mi diris ke mi estas polo
kaj ili respondis "ne gravas"
pro tio alien mi navas
ĉe tute alia popolo

kantadis mi jam pri Berlino
(la patro eĉ havis medalon)
fluadas en mi german-sango

kun la berlina profetino
mi faris bulvardan skandalon
Berlin' ŝanceliĝis en tango
Zuriko, la 3an de oktobro 1995