Barbara vagis tra Vieno laŭspure de mia restado forgesis mi pri la movado en la ĉedanuba bieno mi preskaŭ nenion memoris nek domon nek nomon de l' strato ŝi trovis folion sen dato Hofburgo tamen ŝin sponsoris mi sentas denove artaĵojn la surbendigitajn poemojn agrable ĝuas malnovaĵojn distriĝos vespera programo por gastoj mi havos la temojn kanzonojn pri arto kaj amo