Soneto pri sendependeco
ĝi vivas - kelkfoje pereis
sed kiu konfirmos malvenkon
pli bone komenci tuj verkon
ĉar festa funebro jam veis

post jaroj denove redutoj
kanzon' pri batalo frivola
kaj poste komune popola
kun tute aliaj salutoj

ni ĝojas pro sendependeco
sed ĉiam revenas obstina
malsano de trolibereco

marŝalo kun vilna akcento
konstatis ke nur disciplina
laboro - jen la fundamento
Zuriko, la 11an de novembro 1995