ĉiuj ja perdis tiam kapojn jam en la komenc' de novembro serĉadis familia membro prefere la kristnaskajn sakojn venis al grandaj magazenoj artistoj de pola provinco neniu estis arta princo sed multe drinkis la azenoj reklamis mi pri "arto pola" nun devas mi peke hontiĝi ĉar estis vere art' ĥoĥola forpasas tempo maltrankvila ne volis mi per broĉ' perdiĝi foriris trompistino stila