Soneto pri respublik-kvantoj
mi dubas ĉiam pri la kvantoj
kiom da estis respublikoj
tri aŭ kvar - ŝajnas pensfortikoj
pri historiistaj dubantoj

ĉu iu scipovas kalkuli
kiam mi legos la gazeton
trovante la interspaceton
mi povos heredon postuli

iuj de l' historia konto
kvaropon sendadis en bunton
aliaj perdiĝis de honto

sidas sur registara monto
tiuj kiuj frapas la frunton
ĉar tiam elŝprucis la fonto
Zuriko, la 15an de novembro 1995